Iŝim
rivero en Kazaĥio kaj Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
vidu ankaŭ Iŝim (urbo)
Rapidaj faktoj rivero • translandlima rivero, Bazaj informoj ...
Iŝim | |
---|---|
rivero • translandlima rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 450 km |
Akvokolekta areo | 177 000 km² |
Fluo | |
Fonto | Kasachische Schwelle (de) |
- Koordinatoj | 50° 38′ 4″ N, 73° 11′ 40″ O (mapo)50.63444444444473.194444444444 |
Enfluejo | Irtiŝo |
- Koordinatoj | 57° 41′ 53″ N, 71° 11′ 51″ O (mapo)57.69805555555671.1975 |
Geografio | |
Landoj | Kazaĥio kaj Rusio |
Trairataj urboj | Iŝim, Nursultano |
Fermi
Iŝim (ruse Иши́м/Išim; kazaĥe Есіл/Esil) estas rivero fluanta tra Kazaĥio kaj Rusio. Ĝi estas 2450 km longa; ĝia averaĝa malŝarĝo (akvolivero) estas 56,3 m3/s. Ĝi estas maldekstra alfluanto de la Irtiŝ-rivero. La rivero Iŝim estas parte navigebla en ties malaltaj fluoj. La supra fluo de Iŝim trapasas Nursultanon, ĉefurbon de Kazaĥio. En Rusio, la rivero fluas tra vasta marĉo kaj havas sennombrajn meandrojn kaj meandrajn lagojn. La rivero estas glacikovrata de fino de novembro ĝis marto.