Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo
interregistara scienca organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo aŭ ISKŜ (angle Intergovernmental Panel on Climate Change pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo aŭ IPCC) estas scienca organizaĵo taskita pri la taksado de la riskoj de la klimatŝanĝiĝo, kaŭzita de la homaro. Ĝi estis kreita en 1988 de du asocioj de la Unuiĝintaj Nacioj: la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Mediprotektado (UNEP) kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (WMO). La ĉefa tasko de la spertuloj estas taksi la riskojn de la klimatoŝanĝiĝo kaj kolekti strategiojn por malhelpi ĝin. La sidejo de ISKŜ troviĝas en Ĝenevo.
Rapidaj faktoj organization established by the United Nations • interregistara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo, Komenco ...
Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
organization established by the United Nations • interregistara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo | |||||
Komenco | 1988 vd | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Fondinto(j) | Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj vd | ||||
Ĉefestro(j) | Hoesung Lee • Ismail El Gizouli • Rajendra K. Pachauri • Robert T. Watson • Bert Bolin • James Skea vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
En 2007 la organizaĵo, kune kun la eksa usona vicprezidento, Al Gore, ricevis la Nobel-premion pri paco.