Jacques Rogge
Belga ortopedia kirurgo, Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Jacques ROGGE - prononco nederlande [ĵak ROĥe], ʒɑk ˈrɔɣə - naskiĝis en Gento en Belgio la 2-an de majo 1942 kaj mortis la 29-an de aŭgusto 2021.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Jacques Rogge | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jacques Rogge |
Naskiĝo | 2-an de majo 1942 (1942-05-02) en Gento |
Morto | 29-an de aŭgusto 2021 (2021-08-29) (79-jaraĝa) en Deinze |
Lingvoj | nederlanda • franca • angla |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Genta Universitato • Sint-Barbaracollege |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • kirurgo • 15-rugbeisto • politikisto |
Fermi
Li studis medicinon en la Genta Universitato kaj fariĝis kuracisto. En la sama universitato li ricevis titolon "honora doktoro" en 2001. Li estis partoprenanto en la Olimpikoj en la velboatado en la jaroj 1968, 1972 kaj 1976 kaj estis membro de la Belga rugbeoteamo. En 1991 li fariĝis membro de la Internacia Olimpika Komitato (IOK).
De 2001 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, sekvanta post Juan-Antonio Samaranch.
- Kategorio Jacques Rogge en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)