Jakovlev Jak-15
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Jakovlev Jak-15 (NATO raportnomo Feather) estis Sovetia jetmotora ĉasaviadilo, kiu estis serie konstruita kaj uzata en la soveta aerarmeo.
Aleksandr Jakovlev bazis siajn evoluigojn je Jak-3, la prototipo ekflugis la 24-an de aprilo 1946 (motoro RD-10). La seria produktado komenciĝis en majo de 1947. La aviadiloj aperis en la unuamaja parado en Moskvo (1948).