Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo
internacia traktato / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, konata sub la siglo UNFCCC (angle United Nations Framework Convention on Climate Change) estas nomo de internacia interkonsento de Unuiĝintaj Nacioj por eviti la sekvojn de tutmonda klimatŝanĝiĝo.
Rapidaj faktoj traktato, Komenco ...
Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo | ||
---|---|---|
traktato | ||
Komenco | 9-a de majo 1992 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ĝi ebligas interalie pliigi la publikan konscion, tutmonde, pri la problemoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo. La 197 landoj, kiuj ratifis la Konvencion, estas nomataj Partioj de la Konvencio. La sekretariejo de la UNFCCC situas en Bonn, Germanio.
En 1997, registaroj aprobis integrigi aldonon al la traktato, konatan kiel la Protokolo de Kioto, kiu havas pli fortajn (kaj laŭleĝe devigajn) iniciatojn.