Kantaŭtoro
muzikisto kiu verkas, komponas, kaj kantas kantojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantaŭtoro estas nocio el la anglalingva tradicio, kie ĝi laŭvorte signifas: "singer-songwriter" angle - kantisto kaj samtempe lirikisto kaj komponisto, do artisto, kiu verkas siajn proprajn tekstojn, komponas kaj kantas ilin kaj kutime mem akompanas sin per gitaro aŭ aliaj instrumentoj. Multaj Kantaŭtoroj emas inkluzivi sociajn kaj politikajn temojn en siajn kantojn.
- Kantaŭtoroj en tiu vasta senco havas longegan tradicion ĝis la mezepokaj trobadoroj kaj kredeble ĝis la komenco de muziko en prahistoriaj epokoj.
En Usono la tradicio de kantaŭtoroj komenciĝas en la 1930-aj jaroj kun Woody Guthrie, Lead Belly kaj Pete Seeger. Laŭstile iliaj kantoj estis folklormuzikaj, laŭteme ofte socikritikaj, kio influis la pluan evoluon de la kantaŭtora ĝenro.
- Pro tiu tradicio la termino kantaŭtoro reduktiĝis al "kantisto de propraj kantoj pri socikritika temo".
En rok-metalaj grupoj estas tre ofte por la kantisto partopreni verkadon de la tekstoj, komponado kaj kelkfoje ludado.