Kantonoj de Francio
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Francio, kantono (france canton) estas administra subdivido de departementoj. Ĉiu kantono enhavas certan nombron da komunumoj.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kantono. |
Francaj kantonoj ĉefe utilas kiel bazaj balotareoj por elektado de membroj de departementaj konsilioj.
Leĝo de la 17-a de majo 2013 (valida ekde la departementaj elektoj en marto de 2015) reformis la kantonojn: la nombro da kantonoj estis duonigita (2054 anstataŭ 4035). Antaŭe, kantonoj estis subdividoj de arondismentoj; nun kantono povas transiri arondismentan limon.
- Kategorio Kantonoj de Francio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Francio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |