Kapitalismo
ekonomia sistemo bazita sur proprieto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kapitalismo estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj kaj komerco de varoj kaj kreado de valoro kaj riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Ĝi ideale elvenas el libera konsento kaj konkurenco de la agantoj kaj celas efikan maksimumigon de profito (profitigo el investo de kapitalo). Ĝi devas samtempe esti entreprene riska kaj kun la respekto de leĝaro.
Kapitalismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
socia formiĝo | |||||
ekonomia sistemo | |||||
| |||||
Kapitalismo estas evoluanta koncepto, kiu deriviĝas de pli fruaj eŭropaj praktikoj (vidu: Sklavismo, Feŭdismo, Imperiismo, Merkantilismo). Kapitalismo estas vaste konsiderata kiel la ekonomia sistemo dominanta en la mondo ekde la 18-a jarcento kaj nur dum la dua duono de la 20a jarcento ekzistis alia konkurenca sistemo kiu estis konsiderita de kelkaj fakuloj kiel vera kontraŭkapitalismo, sed de aliaj nur kiel ŝtata kapitalismo (vidu sube). Ekzistas daŭra debato pri la difino, naturo, kaj amplekso de ĉi tiu sistemo.
La unuan principan kaj detalan analizon de kapitalismo faris Karlo Markso, ĉefe en sia verko La Kapitalo, kies unua parto aperis en Esperanta traduko.
Kapitalismo ĝenerale aludas
- aron da ekonomikaj praktikoj, kiuj eninstituciiĝis en Eŭropo inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj, speciale koncernantaj la formadon kaj komercadon en posedo de korporacioj (vidu artikolojn pri korporacia personeco kaj kompanioj) por aĉetado kaj vendado de varoj, speciale kapitalaj varoj (inkluzive de tero kaj laboro), en relative libera (t.e., libera for de ŝtata regado) merkato
- konkurantajn (kaj disputemajn) teoriojn, kiuj disvolviĝis en la 19-a jarcento, en la kunteksto de la industria revolucio, kaj en la 20-a jarcento, en la kunteksto de la Malvarma milito, kiuj celis pravigi la privatan posedadon de kapitalo, klarigi la funkciadon de tiaj merkatoj, kaj gvidi la aplikadon aŭ forigon de registara reguligo de entreprenoj, posedaĵoj kaj merkatoj
- kaj kredojn pri la avantaĝoj de tiaj praktikoj.
Post kolapso de la socialismo en Eŭropo, la kapitalisma produkta sistemo reaperis en ties antaŭe socialismaj landoj. Tie oni privatigis (kaj reprivatigis t.e. redonis la alŝtatigitajn proprietojn) la ŝtatan proprieton kaj tiel ili atingis kelkfoje pli grandan proporcion de la privata ekonomio ol en kelkaj malnovaj kapitalismaj landoj.
Fine de la 20-a jarcento, kaj komence de la 21-a jarcento, la ŝtatoj pli kaj pli dekonstruas la doganojn (vidu MOK), malpliigas la subvenciojn tiel formanta veran konkurson surmerkatan (vidu liberalismon). Sed la fortiĝanta tutmondiĝo (libere moviĝantaj kapitalo kaj varoj) kaŭzis streĉon en la pli evoluintaj landoj, ĉar ties laboristoj devas konkuri kun la laboristoj de la evoluantaj landoj. Tiel okazis ekzemple en 2004, ke Siemens kaj aliaj grandaj firmaoj ĉantaĝis la laboristojn, postulante plian laboron kontraŭ sama salajro.