Karel Husárek
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karel Husárek naskiĝis la 31-an de januaro 1893 en Čehovice ĉe Prostějov. En la jaroj 1904 ĝis 1912 li vizitis gimnazion en Prostějov kaj poste li komencis studi konstruan inĝeriaferoj en Altlernejo teknika en Brno. Kiam eksplodis la unua mondmilito, li devis forlasi la studadon kaj en aŭgusto de 1914 soldatiĝi kiel unujara propravolulo en aŭstria-hungaran armeon. Finlerninte pioniraran lernejon li estis envicigita en saperan batalionon en fortikaĵo Krakow kaj somere 1915 li foriris al rusa batalfronto. En junio de 1917 li falis en militkaptitecon kaj li estis sendita en militkaptitejon. En aŭgusto 1917 li aliĝis en ĉeĥoslovakajn legiojn en Rusio.
Karel Husárek | |
Naskiĝo | 31-a de januaro 1893 en Čehovice, Moravio, Aŭstrio-Hungario |
---|---|
Morto | 26-a de julio 1972 en Prago, Ĉeĥoslovakio |
Soldata kariero | |
Rango: | Divizia generalo |
Deĵoris en: | Aŭstria-hungara armeo, Ĉeĥoslovakaj legioj, Ĉeĥoslovaka armeo |
Komandis al: | Ĉeĥoslovaka armeo |
Persona informo | |
Lingvoj | ĉeĥa • franca |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | soldato • tradukisto • politikisto • Czechoslovak legionary |
Unue li mallongtempe agadis ĉe la 5-a pafista regimento kaj en septembro de 1917 li transiris en rango de leŭtenanto al la 2-a memstara inĝeniera roto. Li partoprenis vicon da bataloj en Siberio kaj en aŭgusto de 1918 li estis avancigita je majoro. Tiutempe li agadis en stabo de la t.n. Orienta grupo, krom alia ankaŭ kiel diplomata rajtigito. En septembro de 1918 li fariĝis stabestro de la 2-a divizio de la ĉeĥoslovakaj legioj, en 1919 li transiris en servojn de rusa armeo en Siberio, al kiu komandis generalo Radola Gajda. En la rusaj servoj li agadis krom alia kiel komandanto de apartaj battaĉmentoj en Uralo. Li forlasis Rusion en novembro de 1919 kaj en februaro de 1920 li revenis Ĉeĥoslovakion.
En novembro de 1920 li estis nomita komandanto de pionirara regimento 4 en Bratislava, en decembro de 1923 li transprenis komandadon de pionirara regimento 5 en Prago kaj en septembro de 1924 li foriris je militan altlernejon en Parizo. Li studis samtempe kun ĝi lernejon de politikaj sciencoj en Parizo kaj ambaŭ lernejoj li sukcese finis en la jaro 1926. Reveninte el Francio li estis en rango de subkolonelo de la ĉefstabo destinita vicstabestro de Landa armea komandantejo en Bratislava kaj en decembro de 1927 stabestro de tiu ĉi komandantejo. En la jaro 1930 li deĵoris ĉe montara infanteria regimento 3 en Poprad, en januaro de 1931 li venis en Kurson por pli superaj komandantoj en Prago kaj post ties emineta finvizito li restis en ĝi kiel profesoro. Samtempe li formale komandis unue al pionirara soldataro de Landa armea komandantejo en Bratislava, poste al la 10-a infanteria brigado en Písek. En la jaro 1933 li estis nomita komandanto de la 16-a infanteria brigado en Místek, en februaro de la sama jaro li estis avancita je brigada generalo.