Gigantmontaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gigantmontaro ankaŭ Karkonoŝo estas montaro, kiu troviĝas en limregiono de Ĉeĥio kaj Pollando. Oni ankaŭ parolas pri bohemia kaj silezia parto. Tiu ĉi montaro estas la plej alta en la ĉeno de la Sudetoj montaroj. Leviĝanta super ĉirkaŭaĵo, kiu estas 300 ĝis 400 metrojn super la marnivelo , ĝi atingas per Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) altecon de 1.602 m. Ĝia ĉefa kresto atingas altecojn inter 1350 kaj 1450 m kaj etendiĝas laŭ longo de 36 km de okcidento al oriento. Gigantmontaro kovras areon de 454 km² sur ĉeĥa kaj 177 km² sur pola teritorio, do sume 661 km².
Rapidaj faktoj Landoj, Regionoj ...
Gigantmontaro | |
ĉeĥe: Krkonoše, germane: Riesengebirge, pole: Karkonosze | |
montaro | |
Sněžkaj kaj Obří důl | |
Oficiala nomo: Krkonoše | |
Landoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Regionoj | Regiono Liberec Ĉeĥio, Regiono Hradec Králové Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Sudetoj |
Nacia parko | KRNAP |
Akvejo | Elbo, Odro |
Plej alta punkto | |
- situo | Sněžka |
- alteco | 1 603 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 44′ 10″ N 15° 44′ 25″ O (mapo) |
Areo | 631,00 km² (63 100 ha) |
Geologia konsisto | granito, skisto, ardezo, kalkoŝtono |
Plantaro | ordinara piceo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Gardisto | Gigantmontarulo mita spirito |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Krkonoše | |
Portalo pri Geografio | |
Noto: Plej alta montaro de Ĉeĥio | |
Fermi
En alteco de 1.386 m situas la fonto de la rivero Elbo.
La montaro konsistas el granito kaj metamorfa ŝtonaĵo. Grandan parton de ĝi kovras piceaj arbaroj.