Karlsson sur la tegmento
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlsson sur la tegmento estas la ĉefrolulo de serio de porinfanaj libroj de la sveda verkisto Astrid Lindgren.
Rapidaj faktoj literatura rolulo • fikcia homo • movbilda persono, Kreita de ...
Karlsson sur la tegmento | |
---|---|
literatura rolulo • fikcia homo • movbilda persono | |
Kreita de | Astrid Lindgren |
Verko | Karlsson sur la tegmento Karlsson Flies Again Karlsson is Sneaking Around Again Karlsson on the Roof Karlsson på taket Junior and Karlsson Junior and Karlsson, who lives on the roof |
Rolita de | Vasily Livanov |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Svedio |
Loĝloko | Stokholmo, tegmento |
Malamikoj | Hildur Bock |
Fermi
Karlsson estas malalta, dika vireto "en siaj plej bonaj jaroj", kiu vivas sola en kaŝita dometo sur domtegmento super Stokholmo. Li havas surdorse helicon, per kiu li kapablas flugi. Laŭ karaktero li estas ofte egoisma, avida, fanfarona, pravema, mistifika kaj nefidebla. Ofte li asertas ke li estas plej bona pri io ajn, kaj seriozajn kritikojn li rigardas kiel bagatelaĵojn.
Karlsson amikiĝas kun la timema 7-jara knabo Lillebror ("Frateto"), kiu loĝas en la sama domo. Lillebror lin admiras, kaj per lia helpo iĝas pli kuraĝa kaj memfida.