Kasur
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kasur (urdue قصُور) estas universitata urbego, ankaŭ limpasejo al Barato en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. La loknomo (kasar) signifas arabe: palacoj, sed laŭ alia informo la nomdonato estis grava hindua historia figuro. La pasinteco de Kasur estas mirinda miksaĵo de religiaj, kulturaj kaj spiritaj tradicioj, parto de la nacia historio de la urbo, kiu ludis gravan rolon por antaŭenigi kaj konservi la islamajn civilizacion kaj kulturon. La historio de Kasur ne estas tiel malnova kiel Lahoro, sed ĝi estas urbo ligita al Lahoro dum jarcentoj, do ĝi tre similas al Lahoro. Se Lahoro estas centro de Pakistano, tiam Kasur estas lia okulo.
Rapidaj faktoj urbo, Administrado ...
Kasur | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 314 617 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 7′ N, 74° 27′ O (mapo)31.11666666666774.45 [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 3995 km² ( 399 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kasur [+] | |||
Fermi