Kenjo
lando en orienta Afriko, apud Tanzanio, Ugando, Sud-Sudano, Etiopio, kaj Somalio, bordanta Hindan Oceanon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kenjo (angle kaj svahile: Kenya [ˈkɛnjə], la oficiala nomo estas Respubliko Kenjo (svahile: Jamhuri ya Kenjo, angle: Republic of Kenya) estas ŝtato en Orienta Afriko. Ĝi estas eksa brita kolonio kiu akiris sendependecon la 12-an de decembro 1963. Kenjo apartenas al la Komunumo de Nacioj (angle: Commonwealth). Hodiaŭ la lando estas unu el la plej rapide kreskantaj landoj en orienta Afriko. La ĉefurbo estas Najrobo. La mona unuo estas la kenja ŝilingo.
Rapidaj faktoj suverena ŝtato • lando, Bazaj informoj ...
Fermi