Kila Kanalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kila Kanalo aŭ Kiela Kanalo (germane Nord-Ostsee-Kanal, do "Nordmara-Baltmara Kanalo") ligas la Nordan Maron kun la Baltan Maron. Pro la kanalo la ŝipoj ne devas vojaĝi la pli longan vojon tra la Skagerrak kaj laŭlonge de la norda pinto de Jutlando (Danio). La kanalo estas preskaŭ 99 km longa kaj trairas la germanan federacian landon Ŝlesvig-Holstinion de la enfluo de la rivero Elbo en la Nordan Maron ĝis la mar-branĉo kila fjordo (Kieler Förde) apud Kilo ĉe la Balta Maro. Ĝi estas la plej ofte frekventita homfarita akvo-vojo de la mondo, inaŭgurita en 1895 kiel Kaiser-Wilhelm-Kanal (Imperiestro-Vilhelmo-Kanalo, laŭ Imperiestro Vilhelmo la 1-a), nomon kiun ĝi havis ĝis 1948.