Kleingießhübel
From Wikipedia, the free encyclopedia
Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Kleingießhübel < Saksio < Germanio
La vilaĝo Kleingießhübel troviĝas en la sudo de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro maldekstre de rivero Elbo en distanco de kvin kilometro de ties bordo. La vilaĝo etendiĝas pitoreske sur altebenaĵo super Krippental, ĉe la piedo de Kleiner Zschirnstein kaj ĝin ĉiuflanke ĉirkaŭas arbaroj, kiuj etendiĝas sude ĝis trans la ĉeĥa limo.