Tavistock Clinic
konata centro de psikoanaliza terapio en Londono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La klinika institucio Tavistock Clinic aŭ kliniko Tavistock, nomata laŭ sia unua loko en la placo Tavistock Square de la kvartalo Bloomsbury kaj urbodistrikto Camden de Londono, Anglio, estas konata centro de psikoanaliza terapio de la Nacia Sanservo (National Health Service, NHS) de Britio.
Tavistock Clinic | ||
---|---|---|
kliniko • junulara akademio • fondaĵo de la brita nacia sansistemo | ||
Komenco | 1920 vd | |
Geografia situo | 51° 32′ 48″ N, 0° 10′ 29″ U (mapo)51.5466-0.1748 | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
| ||
Fondinto(j) | Hugh Crichton-Miller vd | |
La scienca esplorejo Tavistock-Instituto pri Homaj Rilatoj, dum la Dua Mondmilito neformale ekestinta kiel faka grupiĝo de la brita armeo kaj en en 1947 formale kreita kiel branĉo de la kliniko, nun pluekzistas kiel memstara esplora instituto sen rekta organiza rilato al la kliniko.
Kvankam ofte per la esperantlingva vorto kliniko celiĝas specialiĝinta malsanulejo, kie la paciento daŭre restas dum pluraj tagoj, do ankaŭ dormas, ĉi-tie temas pri medicina instanco kies pacientoj restas nur proksimume horon kaj ripete revenas por psikoterapiaj sesioj. La kliniko Tavistock estis la unua tia psikodinamika-psikiatria institucio en Britio. La kliniko havas branĉojn por pacientoj plenkreskulaj, adoleskaj kaj infanoj, kaj por konsiliĝo de familioj. Krome ĝi ofertas konsiladon de aliaj institucioj, kaj kunlabore kun la Universitato de Orienta Londono organizas kursojn por postdiplomaj studantoj kaj profesiuloj prisanaj, prisociaj kaj konsultaj.