Kolinda Grabar-Kitarović
prezidanto de Kroatio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolinda GRABAR-KITAROVIĆ (kȏlǐndǎ gr̩abâr̩ kitǎːr̩oʋit͡ɕ; naskiĝis la 29-an de aprilo 1968 en Rijeko) estas kroata diplomato kaj politikisto. Post ŝia venko en 2015 dum la kroata prezidenta balotado, ŝi fariĝis la 4-a prezidento de Kroatio la 19-an de februaro 2015.[1] Ŝi estas la unua virino kun la titolo de prezidento de Kroatio.[2]
Kolinda Grabar-Kitarović | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kolinda Grabar-Kitarović, 2015 | |||||
Persona informo | |||||
Kolinda Grabar-Kitarović | |||||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1968 (1968-04-29) (56-jaraĝa) en Rijeko, Kroatio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | kroata • angla • hispana • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Kroatio vd | ||||
Alma mater | Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb • Zagreba universitato • Universitato George Washington • Los Alamos High School vd | ||||
Partio | Kroata Demokrata Unio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Jakov Kitarović vd | ||||
Infanoj | Katarina Kitarović • Luka Kitarović vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
4-a prezidanto de Kroatio | |||||
Dum | feb 2015 - feb 2020 | ||||
Antaŭulo | Ivo Josipović | ||||
Sekvanto | Zoran Milanović | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 2011 ĝis 2014 ŝi servis kiel asistanto de la Ĝenerala Sekretario por Publika Diplomatio ĉe NATO.[3] Ŝi estas la unua virino iam ajn nomumita en la pozicio de asistanto de la Ĝenerala Sekretario ĉe NATO. Antaŭe ŝi estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj en Kroatio de 2005 ĝis 2008 kaj ambasadoro de Kroatio en Usono de 2008 ĝis 2011.
Grabar-Kitarović estas membro de la konservativa partio Kroata Demokrata Unio ekde 1993 kaj estas unu el tri kroataj membroj de la Triflanka Komisiono.[4]