Kongreso de Anahŭako
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kongreso de Anahŭako, en hispana Congreso de Anáhuac, nomita ankaŭ Congreso de Chilpancingo, estis kunvokita en Chilpancingo en la tiama Provinco Tecpan, la 13a de Septembro 1813 de José María Morelos y Pavón. Ĝi estis la unua sendependema kongreso kiu anstataŭis la Junton de Zitácuaro, deklarante la sendependecon de Nordameriko el la Hispana Imperio.
En tiu evento, Morelos legis dokumenton kiun li nomis Sentimientos de la Nación (sentoj de la lando), en kiu li emfazas la gravon de la homaj rajtoj kaj de la libereco. Tiu dokumento estas konata kiel la unua antaŭaĵo de la Politika Konstitucio de la Meksikaj Unuiĝintaj Ŝtatoj.
La Kongreso abolis la sklavecon, establis la rajtojn de la popolo, sen distingo de klasoj nek de kastoj; ordonis la dispartigon de la latifundioj (bienoj de pli ol du leŭgoj), kaj voĉdonis la deklaracion de sendependigo.
La 22an de Oktobro 1814, en Apatzingán, la kongreso ratifis la Konstitucian Dekreton por la Libereco de la Meksika Ameriko, konata ankaŭ kiel la Konstitucio de Apatzingán.