Konstantinopola Ortodoksa Eklezio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, aŭ Ekumena Patriarkato de Konstantinopolo (greke Oικουμενικό Πατριαρχείο Kωνσταντινουπόλεως) estas unu el la dek kvin aŭtokefalaj ortodoksaj eklezioj. Ĝi estas estrata de la Patriarko de Konstantinopolo, kiu ankaŭ estas la Ekumena Patriarko de la Ortodoksa Eklezio. La titolo Ekumena estas nur honora, ĉar li ne havas jurisdikcion en la aferoj de la aliaj ortodoksaj aŭtokefalaj eklezioj. La Patriarko ricevas la honoran superecon (primus inter pares -unua inter egalaj-) inter la ortodoksaj ekleziestroj. Nuntempe li regas eklezion de ĉirkaŭ 3,5 milionoj da kredantoj en la diasporo, kaj ankaŭ la ortodoksanojn de Turkio kaj la insulojn de la Egea Maro.
Rapidaj faktoj ortodoksisma patriarkujo, Lando(j) ...
Konstantinopola Ortodoksa Eklezio | |||||
---|---|---|---|---|---|
ortodoksisma patriarkujo | |||||
Geografia situo | 41° 1′ 45″ N, 28° 57′ 6″ O (mapo)41.02916666666728.951666666667 | ||||
Lando(j) | Turkio • Aŭstralio • Afganio • Bangladeŝo • Brunejo Darussalam • Orienta Timoro • Vjetnamio • Barato • Indonezio • Kamboĝo • Tajvano • Sud-Koreio • Laoso • Malajzio • Maldivoj • Birmo • Nepalo • Nov-Zelando • Pakistano • Samoo • Singapuro • Tajlando • Tongo • Fiĝioj • Filipinoj • Finnlando • Srilanko • Popola Respubliko Ĉinio • Mongolio • Estonio vd | ||||
Sidejo | Istanbulo | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Sankta Andreo • Johano la Apostolo vd | ||||
Ĉefestro(j) | Bartolomeo la 1-a de Konstantinopolo vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi