Korea senarmea zono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Korea Senarmea Zono (koree 한반도 비무장지대, Hanĵa: 韓半島非武裝地帶; angle DeMilitarized Zone, komune konata per la akronimo: DMZ ) estas regiono kiu etendiĝas laŭlarĝe de la duoninsulo Koreio kaj servas kiel bufrozono inter Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. La senarmea zono estis kreita la 27-an de julio 1953, ĉe la fino de la Korea milito.
Korea senarmea zono | ||
---|---|---|
Regiono | ||
La landlimo inter la du Koreioj kaj la senarmea zono ambaŭflanke laŭlonge de ĝi | ||
senarmeigita zono [+] | ||
Landoj | Nord-Koreio, Sud-Koreio | |
- koordinatoj | 38° 19′ 12″ N, 127° 12′ 0″ O (mapo)38.32127.2 | |
Longo | 242 km (150 mi) | |
Larĝo | 4 km (2 mi) | |
Areo | 900 km² (90 000 ha) | |
Loĝantaro | 0 | |
Denseco | 0 loĝ./km² | |
|
||
|
||
Korea senarmea zono | ||
Vikimedia Komunejo: Demilitarized Zone of Korea [+] | ||
La senarmea zono etendiĝas laŭ la limo inter la du Koreoj kaj tiele dividas Koreion en du duonojn. Ĝia orienta ekstremo estas norde de la 38-a paralelo kaj ĝia okcidenta ekstremo estas sude de ĝi. Ĝi estas 242 kilometrojn longa, proksimume kvar kilometrojn larĝa kaj estas la plej forte armita limo en la mondo. Ĝia distanco de Seulo estas 52 kilometroj. Laŭlonge de la limo estas kaŝpafistpozicioj, minkampoj, bunkroj kaj pikdratoj malhelpantaj homojn eniri ĝin de kaj la nordo kaj la sudo. Ĉirkaŭ la sterila zono, la du landoj konservas preskaŭ du milionojn da soldatoj, kaj ankaŭ 37 mil usonaj soldatoj kaj granda grupo da observantoj de UN estas postenigitaj ĉirkaŭ ĝi.