Korjaka lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Korjaka lingvo estas lingvo de korjakoj. Ĝi apartenas al ĉukĉa-kamĉatka lingvaro, branĉo de prasiberia lingvaro. En mezo de 20-a jarcento ankaŭ estis uzata nomo nimilana, ĉar sovetaj sciencistoj trovis tion pli bonsona. Vere, tamen, la nomo nimilanoj estas aplikebla nur al loksidaj korjakoj kaj devenas de la vorto nimnim (нымным), kiu signifas vilaĝo. Nomadaj korjakoj nomas sin ĉavĉuvoj (чав'чывав'). Nimilanoj estas tradukebla kiel vilaĝanoj; neniuj korjakoj vere nomas sin tiel, loksidaj korjakoj preferas nomi sin laŭ nomo de vilaĝo, en kiu ili loĝas. La nomo korjakoj estas tre antikva kaj oni nun ne scias precize de kio ĝi devenas. Plej verŝajna etimologio estas de la vorto ӄорак, kio estas speca kazo de pluralo de vorto ӄойаӈа aŭ ӄораӈа (boaco) kaj signifas [tiuj kiuj loĝas] ĉe boacoj.
ISO-lingvokodo :
639-1 = | mankas |
639-3 = | kpy |