Kłodnica
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kłodnica (germane Klodnitz) estas maldekstra alfluanto de Odro. Ĝi fontas en Supra Silezio kaj proksime al Katowice-Murcki, kiu estas hodiaŭ urboparto de Katowice (germane Kattowitz). La rivereto longas ĉ. 76 km kaj fluas en nordokcidenta direkto. Ĝi trafluas arbarajn regionojn.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Kłodnica | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 75 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Odro |
Geografio | |
Landoj | Pollando |
Regionoj | [[]] |
Fermi
Apud Kłodnica troviĝas la urboj Gliwice (germane Gleiwitz), Ujazd (Ujest) kaj Kędzierzyn-Koźle (Kandrzin-Cosel). Ĝi alfluas la Odron post la urbo Koźle (Cosel).
En valo de Kłodnica estis konstruita de 1792 ĝis 1812 la kanalo de Klodnitz (germane Klodnitzkanal, pole ekde 1945 Kanał Kłodnicki), kiun anstataŭis la kanalo de Gleiwitz (post 1945 pole nomata Kanał Gliwicki), konstruita de 1934 ĝis 1939.
- Kłodnica en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Kłodnica en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)