LAV Madrid-Levante
From Wikipedia, the free encyclopedia
LAV Madrid-Levante (hispane Línea de alta velocidad Madrid-Levante) estas altrapida linio de la fervoja reto en Hispanio. La linio, komence inaŭgurita la 18-an de decembro 2010, kulminante la 1-an de julio 2022 kun la lasta sekcio, etendiĝas de la stacio Chamartín-Clara Campoamor en Madrido orienten kun branĉoj kiuj finiĝas en la urboj Valencio, Alakanto kaj Murcio.
LAV Madrid-Levante | |
---|---|
Stacio València Joaquín Sorolla | |
Trafikado | |
Trafikanto | Renfe Operadora, SNCF (Ouigo), ILSA (Iryo) |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 603 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 25 kV |
Maksimuma rapideco | 350 km/h |
La itinero estis desegnita laŭ la teknikaj specifoj de kunfunkciebleco de Eŭropa Unio por altrapidaj fervojaj linioj. Ĝi konsistas el duobla trako de norma aŭ internacia ŝpuro (1435 mm) kaj taŭgas por maksimuma rapideco de 350 km/h. Elektra tensio, kiel en ĉiuj hispanaj altrapidaj linioj, estas 25 kV alterna kurento kaj administrado estas farita per ERTMS (European Rail Traffic Management System) kun signalado ETCS (European Train Control System) nivelo 1 inter Madrid-Chamartín kaj Torrejón de Velasco, niveloj 1 kaj 2 inter Torrejón de Velasco kaj Valencio, aŭ nur nivelo 2 inter Forkiĝo Albacete kaj Alakanto kaj inter Forkiĝo Murcio kaj Beniel.