La Carolina
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Carolina estas hispana municipo kaj urbo apartenanta al la Provinco Ĥaeno, en la regiono Andaluzio. Ĝi estas je 604 m de altitudo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra Morena, konata ankaŭ kiel Comarca Histórica de las Nuevas Poblaciones de Sierra Morena, kaj Olavidia.
La Carolina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 14 801 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 16′ N, 3° 37′ U (mapo)38.2742478-3.6152701 [+] | ||
Alto | 595 m [+] | ||
Areo | 201 km² (20 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Carolina [+] | |||
Estas 15 261 loĝantoj (laŭ INE en 2019), en municipa teritorio de 201 km².
Pro sia privilegia situacio kaj bonaj komunikiloj, estas la natura alirejo de Andaluzio tra la Natura Parko de Despeñaperros. Ĝia teritorio estas trapasata de la Aŭtovojo de Andaluzio (N-IV). De tiu eliras la nova ŝoseo kiu kunigas La Carolina kun Guadix.
La municipo estas komponita de kvin domarkernoj: La Carolina kiel ĉefa, Navas de Tolosa, La Fernandina, La Isabela kaj El Guindo. Ĝia teritorio estas de Sierra Morena kaj la tero plugebla estas nur 10% de ĝia etendo, ĉefe dediĉita al olivarboj. La naturaj pejzaĝoj abundas en la municipa teritorio same kiel disaj domaroj.