Lagoregiono Mazurio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lagoregiono Mazurio (pole Pojezierze Mazurskie, germane Masurische Seenlandschaft) estas laga distrikto en la nuna nordorienta Pollando, enhavanta pli ol 2 000 lagojn.
Rapidaj faktoj Regiono, makroregiono [+] ...
Lagoregiono Mazurio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
makroregiono [+] | |||
Lando | Pollando | ||
- koordinatoj | 54° 0′ 0″ N, 22° 0′ 0″ O (mapo)5422 | ||
Akvokolektejo | 52 000 km² (5 200 000 ha) [+] | ||
Areo | 52 000 km² (5 200 000 ha) [+] | ||
Lagoregiono Mazurio | |||
Vikimedia Komunejo: Masurian Lake District [+] | |||
Fermi
Ĝi etendiĝas ĉirkaŭ 290 kilometrojn oriente de la norda parto de la rivero Vistulo ĝis la nuna limo inter Pollando kaj Litovio kaj okupas areon de ĉirkaŭ 52 000 km². Administre, la lagoregiono troviĝas en Varmia-Mazuria Provinco (ekde la 13-a jarcento ĝis 1945 parto de Orienta Prusio), kaj malgrandaj partoj de ĝi estas partoj de Mazovia Provinco kaj Podlaĥia Provinco.
En la lagoregiono troviĝas la plej granda lago de Pollando, nome Śniardwy, kaj ankaŭ la Lago Mamry.