Lemingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lemingoj (Lemmini) apartenas al la ronĝuloj kaj estas holarktisa biologia tribo de la fosmusoj (Arvicolinae) kun tri genroj kiel veraj lemingoj (Lemmus), marĉaj lemingoj (Synaptomys) kaj arbaraj lemingoj (Myopus), kiuj entenas 6 speciojn. Ili vivas en la malvarma parto de la norda hemisfero. Ili grandas 7–15 cm. Ili travintrumas subtere, sed ili ne havas vintran dormon.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionLemingoj, Biologia klasado ...
Lemingoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lemmus lemmus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lemmini | ||||||||||||
Genroj | ||||||||||||
Dicrostonyx | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La lemingoj estas konataj pro siaj regule ripetiĝantaj amasaj plimultiĝoj kaj migradoj. Ili povas eĉ tranaĝi akvajn baraĵojn.