komunumo en Finnlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lempäälä estas komunumo en Finnlando. Ĝi apartenas al la provincoPirkanmaa kaj ĝis 2009 apartenis al la pli vasta gubernio Okcidenta Finnlando. La komunuma areo estas 307km², el kio estas akvo 37km². Vilaĝoj de Lempäälä estas Ahtiala, Aimala, Alkkula, Hahkala, Hakkari, Haurala, Hemminkilä, Herrala, Hietaniemi, Hollo, Hulaus, Hyrkkäälä, Häihenmatka, Hävättilä, Ihamaa, Innilä, Jokipohja, Kelho, Korkeamäki, Kuivaspää, Kulju, Kuokkala, Kärppälä, Lahti, Lastunen, Lietsamo, Lippo, Lumiainen, Maisenranta, Miemola, Moisio, Nurkkila, Nurmi, Perälä, Pyhältö, Rikala, Ruuhola, Ryynikkä, Sarvikas, Sotavalta, Sukkila, Säijä, Sääksjärvi, Taipale kaj Vaihmala. La 31-an de decembro 2020 la komunumo havis 23822 loĝantojn. Granda plejparto el loĝantoj de Lempäälä loĝas en urbsetlejo de Tampere. Areo de Lempäälä estas malebena. La plej alta loko estas pinto de monteto Vuoresvuori. Ŝoseoj 3 kaj 9 de Finnlando kaj Helsinko-Tampereo-fervojo iras laŭ Lempäälä. En Lempäälä situas ankaŭ Ideapark, la plej granda vendejaro en Finnlando. Komunestro de Lempäälä estas ekde 2015 Heidi Rämö.
Rapidaj faktoj komunumo • dua-nivela administra teritoria unuo, Administrado ...