Lingva pejzaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lingva pejzaĝo (angla fakvorto 'linguistic landscape') estas la "okulfrapa videblo de lingvoj sur publikaj kaj komercaj ŝildoj en specifa teritorio aŭ regiono" (Landry kaj Bourhis 1997:23)[1], alivorte la lingva pejzaĝo de teritorio estas formita pere de la lingvo uzata sur ŝildoj, publikaj vojoj, afiŝoj kaj aliaj surskriboj en la publika spaco[2], sed povas esti ankaŭ en formo de retejo kiel virtuala lingva pejzaĝo[3]. Esploro de la lingva pejzaĝo inkludas ok ĉefajn tipojn de ŝildoj, nome; stratŝildoj, varbadoŝildoj, ŝildoj kun avertoj kaj malpermesoj, nomoŝildoj de konstruaĵoj, informaj ŝildoj (kiel direktoj kaj horoj de malfermo), ŝildoj pri datrevenoj, ŝildoj sur objektoj (inkl. poŝtkestoj, fajro-estingiloj) kaj la grafitaĵoj. (Spolsky kaj Cooper, 1991).
La utiligataj lingvoj transdonas socilingvistikan signifon kaj estas markiloj de teritoriaj identecoj[2]. La lingvoj uzataj de la publikaj instancoj kaj tiuj uzataj de la loĝantaro povus esti en opozicio kun la videbla lingva pejzaĝo[2] (vidu maldekstran foton el Korsiko). Uzita en la kunteksto de lingvaj studoj, la termino ankaŭ povas rilati al la stato (nombro de parolantoj, la uzado) de diversaj lingvoj en iu teritorio.
Lingva pejzaĝo troviĝas "ie ĉe la interligo de socilingvistiko, sociologio, socia psikologio, geografio, kaj amaskomunikila scienco"[4]. Ĝi estas koncepto uzata en socilingvistiko, ĉar akademiuloj studas kiel lingvoj estas videble uzataj en plurlingvaj socioj.