Linio Chiyoda (Tokyo Metro)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Linio Ĉijoda (japane 千代田線 [Ĉijoda-sen], angle Chiyoda line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas verda koloro. La emblemo de linio estas latina litero "C" en verda ringo.
Rapidaj faktoj Superrigardo, Koloro de linio ...
Linio Ĉijoda | |
---|---|
Superrigardo | |
Koloro de linio | verda |
Numero de linio | 9 |
Tipo | metroo |
Sistemo | Tokjo Metro |
Loko | Tokio (Japanio) |
Komenco | Jojogi-Uehara |
Fino | Ajase (Kita-Ajase) |
Stacioj | 20 (inkluzive de branĉa linio) |
Paso de fervojo | |
Historio | |
Malfermo | 20a de decembro 1969 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 24,0 km |
Ŝpuro | 1067 mm (CAP-ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo |
Maksimuma rapideco | 80 km/h |
Fermi
La linio estas dividita en ĉefa kaj branĉa linioj jene. La trajnoj de la ĉefa linio iras de stacio Jojogi-Uehara (C-01) al stacio Ajase (C-19), ili ne iras al la Kita-Ajase (C-20), ĉar ili pluiras laŭ linio Ĝoban ĝis stacio Toride. Por trafi la stacion Kita-Ajase (C-20) oni bezonas transiri al la branĉa linio ĉe la stacio Ajase (C-19).