Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La plej alta monto aŭ punkto de lando havas en la plej multaj kazoj simbolan valoron. Ofte tiuj montoj troviĝas en limaj regionoj, kaj tial du aŭ kelkfoje eĉ tri landoj pretendas, ke la plej alta pinto de iu mondo troviĝas sur ilia tereno.
Aliajn fojojn tiuj altaj montoj enhavis spiritan signifon, religian aŭ kulturan, por la popoloj, kiuj loĝis ne nur en la ĉirkaŭaĵoj, sed ankaŭ eĉ malproksime, ĉar pro sia alteco ili videblas de sufiĉe malproksime, eĉ de aliaj regionoj. En kelkaj kazoj la altaj montoj estis aŭ la propra dio, aŭ la loĝejo de la diaro, kiel okazis eĉ en ne tro malnova mitologio de la Antikva Grekio.
Rilate la unuan grimpon de tiuj pintoj ofte okazis kvazaŭ konkursoj inter ŝnurkamaradaroj el ambaŭ flankoj, por certigi al unu aŭ alia nacio la honoron esti la unua sur tiu pinto. Foje tiuj honoroj estas diversaj, kiel jenaj: la unua sola grimpanto, la unua virino, la unua sen oksigeno, ktp.
Sube troveblas listo de la plej altaj montoj respektive punktoj de ĉiu lando, ŝtato aŭ teritorio de la Tero.