Ljubov Orlova
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ljubov Petrovna ORLOVA (ruse Любо́вь Петро́вна Орло́ва) estis eminenta rusa, sovetia aktorino, kiu famiĝis ĉefe kiel kinostelo dum t.n. stalina epoko. Same ŝia denaska talento lukse floris sur teatraj scenoj kaj bela voĉo sonis diversloke.
Ljubov naskiĝis la 11-an de februaro 1902 en Zvenigorod (ruse "sonora urbo") situanta apud Moskvo. Ŝia patro Petro Teodoroviĉ Orlov estis militisto, la patrino nomiĝis Eŭgenia Nikolajevna Suĥotina. Ambaŭ gepatroj apartenis al famaj nobelaj klanoj de Rusio.
Hejme muziko ofte sonis kaj la gefamilianoj tre ŝatis viziti koncertojn por aŭskulti grandajn rusajn muzikistojn kaj kantistojn. En 1909, kiam Ljuba estis nur la sepjara knabino, la elstara rusa basulo Teodoro Ŝaljapin sukcesis ekvidi ŝiajn unikajn kapablojn kaj profetis rimarkindan artan karieron.
Poste Orlova studis pianludon en la moskva Konservatorio, sed ne diplomiĝis, ĉar ŝi devis labori por subteni siajn gepatrojn dum malfacila, malsata tempo de la Rusia enlanda milito.
En 1922 - 1925 ŝi studis dancarton en la moskva teatra kolegio, kie ŝin instruis fama pedagogino, reĝisorino de Moskva Arta Teatro E. Teleŝova. Samtempe Ljubov akompanis piane mutajn filmojn en la prestiĝaj moskvaj kinejoj. Ĉi-laboro estis tre malfacila kaj teda, sed ĝi donis krome pozitivajn rezultojn, ĉar Orlova tiam ekkonis iujn aktorajn artifikojn.
En 1926 - 1933 ŝi laboris kiel ĥorarino kaj aktorino de la Muzika studio - filio de Moskva Arta Teatro, kiun gvidis Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko. Ekde 1932 ŝi estis primadono de la studio.
En 1933 okazis ŝia rendevuo kun fama kinoreĝisoro Grigorij Aleksandrov, kiun ŝokigis ŝiaj beleco kaj arta lerteco. Li tuj ekamis ŝin kaj proponis ludi la ĉefan rolon en sia muzika komedio "Gajuloj" (ruse Весёлые ребята) kune kun elstara aktoro, kantisto kaj ĵazisto Leonido Utjosov.
La filmo havis grandan sukceson en USSR kaj eksterlande (kie ĝin oni prezentis sub la angla titolo "Moscow Laughs" t.e. "Moskvo ridas"). En Festivalo de Venecio en 1934 ĝi gajnis premiojn pro reĝisora lerteco kaj muziko (komponisto Isaak Dunajevskij).
Marte de 2010 la Unua kanalo de Rusia TV prezentis kolorigitan, diĝitan kopion de la filmo, kiun oni efektivigis en Usono.
Same furoris la muzika komedio "Volgo-Volgo" aperinta en 1938 kun partopreno de Ljubov Orlova. Ĝi tre plaĉis al kamarado Stalin, kiu spektis ĝin kelkfoje.
Entute la aktorino rolis en 17 filmoj, el kiuj plej rimarkindaj estas:
- Cirko (1936)
- La serena vojo (1940)
- Printempo (1947)
- Renkonto ĉe Elbo (1949)
- Musorgskij (1950)
- La rusa memoraĵo (1960)
Ankaŭ ŝi sukcesis sur scenejo de la moskva "Mossovet" teatro, en kiu ŝi servis kiel primadono dum dudek jaroj.
Ljubov Orlova mortis pro kancero la 26-an de januaro 1975. Ŝin oni sepultis en moskva Novodeviĉje tombejo (la 3-a tereno).