Louis Delluc
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis DELLUC (france: [dɛlyk]; 14a de Oktobro 1890 – 22a de Marto 1924) estis impresionista franca kinreĝisoro, scenaristo kaj kinkritikisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Louis Delluc | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1890 (1890-10-14) en Cadouin |
Morto | 22-an de marto 1924 (1924-03-22) (33-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Charlemagne |
Familio | |
Edz(in)o | Ève Francis |
Okupo | |
Okupo | scenaristo • filmreĝisoro • filmkritikisto • verkisto • artokritikisto • aesthetician |
Verkoj | La Femme de nulle part |
Fermi
En 1917, Delluc ekkarieris en kinkritiko. Li poste eldonis Le Journal du Ciné-club kaj Cinéa, establis kinsocietojn, kaj reĝisoris sep filmojn. Li estis unu el la plej fruaj impresionistaj kinfaristoj, kun Abel Gance, Germaine Dulac, Marcel L'Herbier, kaj Jean Epstein. Liaj filmoj elstaris pro sia fokuso al ĉiutagaj aferoj kaj naturaj lokoj pli ol al aventuroj kaj komikaĵoj. Multaj el liaj fruaj verkoj prifilmaj por francaj gazetoj estis kolektitaj en la libro Cinema et cie (1919). Li verkis ankaŭ unu ela la unuaj libroj pri Charlie Chaplin (1921).