Lovis Corinth
germana pentristo kaj presaĵfaristo (1858-1925) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lovis CORINTH (naskiĝinta en la 21-a de julio 1858 en Tapiau, Prusio, mortinta en la 17-a de julio 1925 en Zandvoort) estis germana pentristo kaj presaĵfaristo kies matura laboro realigis sintezon de impresionismo kaj ekspresionismo.
Lovis Corinth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Heinrich Louis Corinth |
Naskiĝo | 21-an de julio 1858 (1858-07-21) en Tapiau, Prusio |
Morto | 17-an de julio 1925 (1925-07-17) (66-jaraĝa) en Zandvoort |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | sudokcidenta tombjo de Stahnsdorf |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno • Académie Julian • gimnazio Kneiphof • arta akademio Königsberg |
Familio | |
Edz(in)o | Charlotte Berend-Corinth |
Infanoj | Wilhelmine Corinth • Thomas Corinth |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • universitata instruisto • grafikartisto • desegnisto • litografisto • ilustristo • gravuristo |
Verkoj | la violinistino Carmencita La nova lago en la berlina kvartalo Tiergarten Römische Campagna |
Corinth studis en Parizo kaj Munkeno, aliĝis al la Berlina Secesia Grupo, poste sukcedis Max Liebermann kiel la prezidanto de la grupo. Lia porjunulara laboro estis duonnaturalisma. Corinth estis komence antagonisma al la ekspresionisma movado, sed post bato en 1911 lia stilo loziĝis kaj akceptis multajn ekspresionismajn kvalitojn. Lia uzo de koloro iĝis pli vigla, kaj li kreis portretojn kaj pejzaĝojn de speciala vigleco kaj potenco. La temoj de Corinth ankaŭ inkludis nudulojn kaj bibliajn scenojn. Li apartenis al la Munkena Moderno. Li anis ĉe Berlina secesio.