Lwówek Śląski
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Lwówek Śląski – [elparolu: lvuvek slonski]; (germane Löwenberg) estas urbo en Pollando, ĉefurbo de Distrikto Lwówek Śląski (pole powiat), sidejo de urbo-kampa komunumo Lwówek Śląski kaj apartenas al provinco Malsupra Silezio (pole Dolny Śląsk). Ĝis la jaro 1945 la urbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj. Kadre de tio ŝtata komisiono fiksis novan nomon de la urbo.
- Lwówek estas la alia urbo en Grandpollando.
Lwówek Śląski | |||||
germane: Löwenberg | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Lwówka Śląskiego | ||||
Provinco | Malsupra Silezio | ||||
Distrikto | Distrikto Lwówecki | ||||
Komunumo | Komunumo Lwówek Śląski | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1217 | ||||
Koordinatoj | 51° 7′ N, 15° 35′ O (mapo)51.11666666666715.583333333333 | ||||
Alto super la marnivelo | 220 m | ||||
Areo | 16,65 km² | ||||
Loĝantaro | 8490 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 510 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 59-600 | ||||
Telefona antaŭkodo | 075 | ||||
Aŭtokodo | DLW | ||||
TERYT | 5020112034 | ||||
Estro | Mariola Szczęsna | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | al. Wojska Polskiego 25a | ||||
Poŝtkodo de estraro | 59-600 | ||||
Telefono de estraro | 075 647-78-88 | ||||
Fakso de estraro | 075 647-78-89 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@lwowek.home.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Lwówek ( Pollando) Heidenau ( Germanio) Velký Šenov ( Ĉeĥio) Noidans Lés Vesoul ( Francio) | ||||
Komunuma retejo | http://www.lwowekslaski.pl | ||||
La urbo situas ĉe la rivero Bóbr, inter ĝiaj alfluoj: Płuczka, Srebrna kaj Widnica, rande de Izera montetaro (pole Pogórze Izerskie, [elparolu poguĵe izerskie]) kaj Kaĉava montetaro (pole Pogórze Kaczawskie; [elparolu poguĵe kaĉavskie]). Fine de 2021 en la urbo vivis 8 490 loĝantoj sur areo de 16,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 510 loĝantoj/km².
Löwenberg ricevis urborajtojn en la 1217-a jaro kaj estas unu el plej malnovaj urboj de Malsupra Silezio. La urbo troviĝas 20 km sude de urbo Bolesławiec kaj 35 km norde de urbo Jelenia Góra. En la urbo estas supoze la plej malnova bierfarejo en Pollando, “Browar Śląski 1209” (esperante: “Silezia Bierfarejo 1209”).