Mötley Crüe
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mötley Crüe estas usona metalroka bando formita en Holivudo, Kalifornio, en 1981.[1][2][3] La grupon fondis basisto Nikki Sixx, drumisto Tommy Lee kaj gitaristo/ĉefkantisto Greg Leon.[4][5][6] Post iom da tempo, Leon estis anstataŭita de gitaristo Mick Mars kaj ĉefkantisto Vince Neil respektive al apartaj taskoj. Mötley Crüe vendis ĉirkaŭ 100 milionojn da albumoj tutmonde.[7][8][9] Ili atingis sep platenajn aŭ plur-platenajn atestilojn, naŭ inter 10 pintaj albumojn en la sukcesolisto de gazeto Billboard 200 (inklude la albumon Dr. Feelgood de 1989, kiu estas la nura albumo de Mötley Crüe kiu atingis la numeron unuan), 22 ĉeftendencajn sukcesojn inter 40 pintaj, kaj ses pop-unuopaĵojn inter 20 pintaj.[10][11] La bando trairis kelkajn mallongdaŭrajn membroŝanĝojn en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj; tiuj inkludis la enkondukon de kantisto John Corabi (kiu anstataŭis Neil el 1992 ĝis 1996) kaj de drumistoj Randy Castillo kaj Samantha Maloney, ambaŭ el kiuj ekpostenis kiam Lee foriris el Mötley Crüe en 1999; li revenis al la bando en 2004. En 2022, gitaristo Mick Mars anoncis sian retiron el turneo kun la bando, kaj iama gitaristo de Marilyn Manson kaj de Rob Zombie nome John 5 iris en lia loko.
Mötley Crüe | |
---|---|
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | https://motley.com/ |
La membroj de Mötley Crüe famis pro sia hedonisma vivostilo kaj androginio de la roluloj kiujn ludas spektakle. Post la metalroka origino de la du unuaj albumoj de la bando, Too Fast for Love (1981) kaj Shout at the Devil (1983), la publikigo de la tria albumo Theatre of Pain (1985) metis Mötley Crüe en la unua ondo de glam-metalroko.[12][13] La bando famas ankaŭ pro sia prilaboritaj koncertaj spektakloj, kiuj uzas flamlanĉajn gitarojn, ondfervojajn drumojn, kaj forta uzado de piroteknikaĵoj.[10][14] La lasta studialbumo de Mötley Crüe, Saints of Los Angeles, estis publikigita la 24an de Junio, 2008. Tio kion oni planis kiel la fina spektaklo de la bando okazis Novjare, la 31an de Decembro, 2015. La koncerton oni filmis por plua publikigo en 2016.[15][16]