Malaltaĵburgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino malaltaĵburgo aludas al burgo kiu situas en malaltaĵo, en ebenaĵo aŭ en valo. La malo estas altaĵburgo, kiu estas sur natura altaĵo. En Germanio nur 34 % de la burgoj apartenas al la burgtipo malaltaĵburgo.
Malaltaĵburgoj en kazo de defendo ne havis la avantaĝon de natura alteco. Tial oni elektis aliajn bone defendeblajn lokojn kie konstrui la burgon, ekzemple sur riveraj aŭ lagaj insuloj aŭ en marĉlando. Se mankis tiaj lokoj oni devis konstrui artefaritajn fosaĵojn kun aŭ sen akvo, remparojn, palisadojn kaj ringmuron. Por plialtigi la burgon eblis krei teramason kiel ĉe terkonusa burgo, sed ankaŭ defendturoj estis utilaj.