Melchior Adam
germana historiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Melchior ADAM (1575-1622) estis germana pedagogo, leksikografo, beletra historiisto, poeto, kaj biografo, vizitadis la Kolegion de Brieg (nun Brzeg en Pollando), ricevis financan apogon de la ŝtatestro Joachim vom Berg, kaj en 1601, li instruis en Hajdelberga Municipa Lernejo, kie pli malfrue li fariĝis kun-rektoro. Lia plej granda konkero estas la pluraj beletraj biografiaj traktaĵoj, multaj el ili presitaj en Stutgarto kaj Hajdelbergo. Temas pri la vivo de filologoj, poetoj, matematikistoj, fizikistoj, teologoj, kuracistoj, ktp. En lia Vitae Germanorum philosophorum ni trovas unu el la plej malnovaj biografioj de Nikolao Koperniko.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Melchior Adam (1575-1622) | ||
---|---|---|
Germana pedagogo, leksikografo, beletra historiisto kaj biografo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1575 en Grottkau, Silezio (Bohemio) | |
Morto | 26-a de decembro 1622 en Hajdelbergo, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • historiisto • biografo • pedagogo • vortaristo • literaturhistoriisto vd | |
Laborkampo | eduko • leksikografio • historio de literaturo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi