Nacia Asembleo (Germanio 1848)
Unua germania parlamento / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germana Nacia Asembleo de 1848 (ankaŭ nomata Frankfurta Nacia Asembleo) estis la unua libere elektita parlamento por la germanaj ŝtatoj renkontiĝinta en la Paŭlo-preĝejo en Frankfurt ĉe Majno. Ĝi kreiĝis sekve de la komenciĝo de la Revolucio de 1848, en kiu la civitanoj de la diversaj germanaj landoj postulis unuiĝon al unuopa germana nacio-ŝtato, pli da civitaj rajtoj kaj demokration. Post la malpotencigo de la antaŭe regintaj princoj kaj reĝoj, la revolucio kreis la Nacian Asembleon por realigi siajn celojn.
Nacia Asembleo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Konstitucifara Asembleo • parlamento • unuĉambra parlamento | |||||
Komenco | 18-a de majo 1848 vd | ||||
Fino | majo 1849 vd | ||||
Lando(j) | Germana Imperio de 1848/1849 vd | ||||
Sidejo | Paŭlo-preĝejo en Frankfurto | ||||
Ĉefestro(j) | Heinrich von Gagern • Eduard von Simson vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Library of the German Imperial Assembly vd | ||||
Antaŭ ol la parlamento povis realigi siajn decidojn, la iamaj regintoj reestigis sian potencon kaj kapablis fiaskigi la revolucion de 1848. Pro tio ankaŭ finiĝis la renkontiĝoj en la Paŭlo-preĝejo kaj forfalis la ŝanco krei unuan germanan demokration.