Nacia parko Vadmaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vadmaro ĉe la marbordoj de Danio, Ŝlesvig-Holstinio, Malsupra Saksio kaj Nederlando estas unika en la mondo. Nenie aliloke ekzistas vadpejzaĝo tiel vasta kaj kun tia kombino el sabloj, dunoj, salherbejoj kaj insuloj.
Rapidaj faktoj Ramsar-loko, grupo [+], Landoj ...
Nacia parko Vadmaro | ||
---|---|---|
Ramsar-loko, grupo [+] | ||
Landoj | Germanio, Danio, Nederlando | |
Federaciaj landoj | Ŝlesvig-Holstinio, Malsupra Saksio | |
Koordinatoj | 54° 27′ 22″ N, 8° 38′ 46″ O (mapo)54.4568.646 [+] | |
Nacia parko Vadmaro | ||
Fermi
La ŝlesvig-holstinia vadmaro cetere enhavas eksterordinaran pejzaĝelementon: la haligoj. Tiuj etaj sendigaj ‘insuloj’ subakviĝas dum tajdo kaj ŝtormo. Tiam restas videblaj nur la termontoj, sur kiuj staras la domoj.
La vadmaro antaŭ la insulo Trischen ĉiujare je somermezo fariĝas scenejo de mondvaste unika evento: la plumŝanĝiĝo amasa de tadornoj. Tiam kolektiĝas tie ĉirkaŭ 200.000 da ili, do preskaŭ la tuta eŭropa populacio.