National Basketball Association
usona kaj kanada basketbala ligo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La National Basketball Association (mallongige NBA; en la angla lingvo signifas "Nacia Korbopilkada Asocio") estas la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado. La NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la NHL, la NFL kaj MLB.
National Basketball Association | ||
basketbala asocio • basketbala ligo • profesia sporta ligo • interreta datenbanko | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Orienta Konferenco de Nacia Basketbala Asocio • Okcidenta Konferenco de Nacia Basketbala Asocio vd | |
Lando | Kanado • Usono | |
Fondita en | 6-a de junio 1946 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La ligo estis fondita en Novjorko la 6-an de junio 1946 kiel la Basketball Association of America (Korbopilkada Asocio de Ameriko) en la aŭtuno de 1949 post kunigo kun la rivala ligo "National Basketball League". La ĉefsidejo lokiĝas en la Olympic Tower en Novjorko.
Ekde la ludjaro 2004-05 ĝi estas formita de 30 teamoj, dividitaj en du konferencoj, la Okcidenta kaj la Orienta, kiuj siavice estas dividitaj en ses dividgrupoj el po 5 teamoj.