Natura Parko Cabo de Gata-Níjar
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Natura Parko Cabo de Gata-Níjar aŭ Natura Parko Kabo de Gata-Niĥar, en la hispana Parque Natural del Cabo de Gata-Níjar, estas la unua rezervejo de tiuj karakteroj en Andaluzio, Hispanio, kreata per Dekreto 314/1987, de 23a de decembro cele atenti la konservadon de la naturaj ekosistemoj kaj la pejzaĝan valoron, baze sur interesoj edukaj, kulturaj, sciencaj, turismaj, distraj, sociaj kaj ekonomiaj.[1]
- Temas pri unu de la plej aridaj pejzaĝoj de Eŭropo, kaj unu de la malmultaj de vulkana deveno objekto de protekto.[2]
- Ties 63 km de marbordo estas sidejo de klifoj kaj margrundoj katalogitaj kiel bonkvalitaj kaj protektitaj en la marbordo de Mediteraneo.[2]
- La katalogo de vegetaĵaroj estas formata de pli da 1.000 teraj specioj kaj ĝis 250 maraj, inter kiuj elstaras ekologia kiaj la Posidonia oceanica.
Natura Parko Cabo de Gata-Níjar | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Hispanio | ||||
Koordinatoj | 36° 54′ 0″ N, 2° 1′ 48″ U (mapo)36.9-2.03 [+] | ||||
Akvokolektejo | 495,12 km² (49 512 ha) [+] | ||||
Areo | 495,12 km² (49 512 ha) [+] | ||||
Natura Parko Cabo de Gata-Níjar | |||||
Vikimedia Komunejo: Cabo de Gata-Níjar Natural Park [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
En la komarko de Níjar estas la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar, ene de kies teritorio estas la jenaj lokoj: San José, Pozo de los Frailes, Los Escullos, Rodalquilar, Las Hortichuelas, Las Negras, Agua Amarga, La Isleta del Moro, Fernán Pérez kaj Boca de los Frailes. La Parko konstituas unu de la lokoj kun plej granda geologia riĉo de Hispanio, agnoskita per la nomigo Geoparko fare de la Unesko en 1999.