Nica Ĵazo Festivalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nica Ĵazo Festivalo, okazinta ĉiujare ekde la 25a de februaro 1948 en Nico, ĉe la Lazura Marbordo, estas "la unua ĵaza festivalo de internacia gravo."[1] Je la inaŭgura festivalo, Louis Armstrong and his All Stars estis la ĉefaj allogaĵoj. Dum tiu unua okazigo Suzy Delair kantis la unuan fojon la kanton C'est si bon ĉe kabaredo kie Louis Armstrong finis sian vesperon.[2][3] La gvidilo Frommer nomigis ĝin "la plej granda, plej rimarkinda, kaj plej prestiĝa ĵaz-festivalo en Eŭropo."[4]
Nica Ĵazo Festivalo | ||
---|---|---|
muzikfestivalo | ||
Komenco | 1948 vd | |
Geografia situo | 43° 41′ 47″ N, 7° 16′ 8″ O (mapo)43.696388897.26888889 | |
Lando(j) | Francio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Laŭlonge de la jaroj, multaj artistoj, kiaj Lionel Hampton, Dizzy Gillespie, Ray Charles, Ella Fitzgerald,[5] Helen Humes,[6] Herbie Hancock, kaj Miles Davis,[7] regule aperis ĉe la festivalo. Post 1994, oni ŝanĝis la emfazon, al pli tutmonda muziko kaj popa muziko. Sed la plej ĵusa festivala organizanto, Vivian Sicnasi, reinstalis eklektikan mikson de tradiciaj kaj modernaj sonoj kun internacia partoprenantaro; ĝi restis kiel "unu el la plej grandaj ĉiujaraj eventoj de la Riviera."[8]