Nikobaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nikobaroj estas insuloj ĉe la nordorienta rando de Hinda Oceano. Ili estas (kiel "unuiĝa teritorio") parto de Barato.
Rapidaj faktoj grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, Partoj Kar Nikobar vd ...
Nikobaroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mapo de Nikobaroj | |||||
grupo de insuloj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso | |||||
Akvejo | Hindia oceano | ||||
Geografia situo | 7° 52′ N, 93° 30′ O (mapo)7.866666666666793.5 f1 | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 22 | ||||
Ĉefa insulo | Granda Nikobaro | ||||
Tuta areo | 1 841 km²f1 | ||||
Loĝantoj | 36 819 (2011) f2 | ||||
Situo de Nikobaroj | |||||
| |||||
Fermi
La Nikobaraj Insuloj ampleksas 22 insulojn, el kiuj la plej granda estas Granda Nikobaro. La tuta insularo ampleksas 1841 km², el kiuj la ĉefa insulo kontribuas pli ol duonon. La loĝantaro estas iom pli ol 40.000. Du trionoj estas indiĝenoj, unu triono estas enmigrintoj de aliaj partoj de Barato kaj Srilanko.
La Nikobaroj estas proksimaj al la Andamanoj, de kiuj ilin disigas la Dekagrada Markolo. Ili estas agnoskataj kiel propra ekologia regiono kun propraj specioj.