Norda jakanao
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Norda jakanao aŭ Sprona jakanao, Jacana spinosa, estas vadbirdo de familio de Jakanaedoj kaj ordo Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta bredanto el marborda Meksiko al okcidenta Panamo, kaj en Kubo, Jamajko kaj insulo Hispaniola. Ĝi foje bredas en Teksaso, Usono.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Norda jakanao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La jakanaoj estas grupo de birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas troveblaj tutmonde en la tropika zono.