Olenjok
From Wikipedia, the free encyclopedia
Olenjok (ruse Оленёк) estas rivero kun longo de 2 292 km en Krasnojarska regiono kaj Jakutio en meza Siberio (Rusio, Azio).
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Fermi
La rivero fontas en la mezsiberia montaro, ĉirkaŭ 200 km norde de la urbeto Ekonda kaj alfluas la maron ĉe Buolkalaĥ.
La fiŝriĉa Olenjok estas ŝipebla ekde Suĥana tra 965 km. Apud la rivero troviĝas la urboj Olenjok, Suĥana, Taimilir, Sklad, Ust-Olenjok kaj Buolkalaĥ.
- Kategorio Olenjok en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)