Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado aŭ Ekonomia Kunlabora Organizaĵo aŭ EKO (angle Economic Cooperation Organisation aŭ mallongigita ECO, perse سازمان همکاری اقتصادی, urdue اقتصادی تعاون تنظیم, turke Ekonomik İşbirliği Teşkilatı, kazaĥe Экономикалық ынтымақтастық ұйымы, uzbeke Iqtisodiy Hamkorlik Tashkiloti, kirgize Экономикалык Кызматташтык Уюмунун, azerbajĝane İqtisadi Əməkdaşlıq Təşkilatı, taĝike: Ташкилоти ҳамкории иқтисодӣ, paŝtune اقتصادي همکاريو د سازمان) estas Eŭrazia politika kaj ekonomia interregistara organizaĵo kiu estis fondita en 1985 en Teherano fare de la estroj de Irano, Pakistano kaj Turkio. Ĝi havigas platformon por studi vojojn por plibonigo de la disvolvigo kaj helpi la komercon kaj la investeblojn. EKO estas ad hoc organizaĵo laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (Ĉap. VIII). Ties celo estas establi komunan merkaton por varoj kaj servoj, multe kiel ĉe la Eŭropa Unio.[1] La sekretariaro kaj kultura departemento de EKO havas sidejon en Teherano, ties ekonomia oficejo estas en Turkio kaj ties scienca oficejo estas en Pakistano.
Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado | ||
---|---|---|
Economic Cooperation Organization | ||
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 1985 vd | |
Antaŭe | Regional Cooperation for Development vd | |
Lando(j) | Irano vd | |
Sidejo | Teherano | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Yahya Maroofi • Hadi Soleimanpour • Shamshad Ahmad • Önder Özar • Abdolrahim Gavahi • Halil İbrahim Akça vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | ECO Trade and Development Bank • ECO Science Foundation vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |