Oswald Spengler
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oswald Arnold Gottfried SPENGLER (29-a de majo 1880 – 8-a de majo 1936) estis germana historiisto kaj filozofo, kiu ankaŭ interesiĝis pri matematiko, scienco kaj arto. Oni konas lin bone pro lia verko La Subiro de la Okcidento (Der Untergang des Abendlandes), en kiu li proponis teorion pri la cikla naturo de kreskado kaj malkreskado de civilizacio. Post la eldonado de La Subiro, Spengler okupiĝis ekde 1920 pri la verko Preußentum und Sozialismus (Pruseco kaj Socialismo). Li verkis abunde dum kaj post la Unua Mondmilito kaj subtenis germanan hegemonion super Eŭropo. La Nazia partio konsideris lin sia idea antaŭulo, sed poste lian ideon subpremis pro lia pesimisma vidpunkto pri eŭropa kaj germania estonteco, lia nesubtenado de la Nazia partio, kaj lia kritika verko Jahre der Entscheidung (Jaroj de la Decidado).
Oswald Spengler | |
---|---|
Oswald Spengler | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1880 (1880-05-29) en Blankenburg, Duklando Brunsvigo, Germana Imperiestra Regno |
Morto | 8-an de majo 1936 (1936-05-08) (55-jaraĝa) en Munkeno, Nazia Germanio |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Nordfriedhof |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Humboldt-Universitato en Berlino • Munkena universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | historiisto • filozofo • sociologo • matematikisto • verkisto |
Verkoj | La Subiro de la Okcidento |