Otaku
From Wikipedia, the free encyclopedia
Otako (el la japana 御宅 skribite en kanĝioj aŭ お宅 aŭ おたく skribite en hiragano aŭ オタク skribite en katakano) estas homo, kiu frenezas en unu fako originale. Tiu sub-kultura movado aperis je la 1980-aj kaj unue precipe temis pri Mangao aŭ Animeo. Nun la vortsenco ampleksiĝis kaj kovras ankaŭ tiun, kiu sin oferas al unu aparta pasio. Tiun japanan radikon oni ofte komparas kun la angla geek [gi:k] kiu pli-malpli samsignifas. La otakojn kiuj ankaŭ malfacilas komuniki kun aliuloj kaj emas enŝlosiĝi ĉambre dum monatoj oni nomas Hikikomorioj
En Japanio ekzistas 1,7 milionoj da Otakoj kaj la ekonomia grandeco estas ĉirkaŭ 410 miliardoj da enoj.