PEGIDA
From Wikipedia, the free encyclopedia
La organizaĵo Patriotische Europäer gegen die Islamisierung des Abendlandes (mallonge PEGIDA aŭ Pegida), en Esperanto "Patriotaj Eŭropanoj kontraŭ la Islamigo de la Okcidento", estas registrita klubo en Germanio, kiu antaŭvidas kaj kontraŭas laŭdiran "islamigon" de Germanio kaj de tuta Eŭropo. La gvidaj membroj de la klubo ekde la 20-a de oktobro 2014 ĉiusemajne en la orientgermania urbo Dresdeno organizas demonstraciojn kontraŭ la laŭ ilia opinio malĝusta politiko de la registaro de Germanio kaj de la Eŭropa Unio pri akcepto de enmigrintoj kaj pri la dono de azilo. Similaj demonstracioj kelkajn semajnojn poste ankaŭ ekokazis en aliaj urboj de Germanio, kaj aldoniĝis demonstracioj kontraŭ la ksenofobia movado, ofte – ekzemple jarfine en Kolonjo – laŭ la nombro de protestantoj multe pli grandaj ol la protestoj de la ksenofobiuloj.
PEGIDA | ||
---|---|---|
politika movado | ||
Komenco | 20-a de oktobro 2014 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Dresdeno | |
Ideologio |
islamofobio • opozicio al enmigrado • germana naciismo • dekstra popolismo | |
Fondinto(j) | Lutz Bachmann vd | |
Ĉefestro(j) | Lutz Bachmann vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Dum la unuaj semajnoj de la protestoj la gvidantoj de la klubo rifuzis publikajn dialogojn kun eblaj malsamideanoj, malakceptis intervjuojn kun ĵurnalistoj kaj nomis la germaniajn amaskominikilojn "mensoga gazetaro". Tial kritikantoj de la klubo malsamopinie diskutis, ĉu oni penu pri dialogo kun la klubanoj kaj ĉu eblus tia dialogo. Sociaj sciencistoj juĝas la demonstracianojn parte burĝe konservativaj, parte dekstre populismaj ĝis dekstre ekstremismaj. La prezidanto de Germanio Joachim Gauck, la federacia kancelierino Angela Merkel, reprezentantoj de religiaj organizaĵoj en Germanio kaj pliaj organizaĵoj avertas pri la sociaj danĝeroj, kiujn povas krei la ksenofobio kaj parte rasismo subtenata en la demonstracioj, kiuj riskas radikaligi partojn de la socio fakte plurkultura kaj por kaj kontraŭ ksenofobio.