Pakto Ribbentrop-Molotov
pakto de neŭtraleco inter Nazia Germanio kaj Sovetio en 1939 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pakto Ribbentrop-Molotov (ruse Договор о ненападении между Германией и Советским Союзом, Traktato pri neagreso inter Germanio kaj Soveta Unio, germane Deutsch-sowjetischer Nichtangriffspakt (german-sovetunia pakto pri neagreso) estis subskribita la 23-an de aŭgusto 1939 en Moskvo (Sovetunio). La ministroj pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov interkonsentis pri reciproka neagreso kaj ekonomia kunlaboro. Grava estis sekreta aldona protokolo, laŭ kiu la du potencoj dividis Orientan Eŭropon inter si. Laŭ ĝi Pollando devus esti dividita inter Nazia Germanio kaj Sovetunio sur linio de riveroj San, Vistulo kaj Narew.